“A kunpaŝado (confluence) of rebellions” – pilgrim’s report in English and Esperanto
Running together. It is said that this is a coincidence. That means coming together. Also the gathering of rebellions. My wife and I followed very different paths before we chose to follow the same route together. She, Katalin, in Hungary in the disciplined communist era. I, Sylvain, came to the Netherlands as a free, strange bird from France via Scotland – Findhorn.
The international language Esperanto has brought us together, but, in many ways, we are like night and day. It’s that we love each other so much that we endure. And lo and behold, one day our path crosses the Walk of Wisdom’. We had never really walked before. But 60 is the new 40 – isn’t it? – so let’s go.
Me with the route book in her hands, she, who always loves technology, with her GPS. Above all, she wants to walk. I like to take my time, look at flowers and birds. After a while it goes very well: she stops every now and then to admire something beautiful, and I get a taste for marching – ‘how many steps have we already made?’, I ask, and she eagerly looks at her step counter. We feel in harmony… with each other, with the road that unfolds freely and empty before us… until the two folders, the analog and the digital, suddenly don’t show exactly the same direction.
At first we think that the other person is not looking closely, but after a good comparison we see that it is really different. We decide to follow the booklet, because that is the source. So I become the guide, and she feels a bit insecure. She does not have unlimited confidence in my sense of orientation. We are in the middle of the German forest. And yes, at a certain point I don’t really know anymore… Left or right? Now Katalin gets really nervous.
And then, out of nowhere, comes a slender older man with his two little dogs. He is German, but speaks excellent Dutch, and shows us the way in a very nice way. A bilingual saving grace. I compliment him, and he replies: ‘It is important, as neighbours, to learn to speak each other’s language; that’s how you build peace’.
We didn’t meet many people during our trip, but we did meet many animals (including a whole herd of Scottish cows with accompanying calves and very long horns, which were grazing right on our road… and we didn’t want to be taken to graze). But each of these encounters has given us something valuable, beauty, gentleness, wisdom. Or could it be that walking gives us eyes and ears again?
Sylvain and Katalin (pilgrims 3164 – 3165)
Esperanto is the international language of peace: link Wikipedia
Esperanto versio:
Kune-paŝi. Oni diras en la nederlanda: ‘a coincidence‘ (la kunpaŝado de situacioj). Tio signifas ankaŭ ‘kunvenado’. Kaj sekve: la kunvenadon de malsimilaj ribelemuloj. Mia edzino kaj mi – antaŭ ni decidis la saman vojon kune sekvi – paŝis laŭ tre diversaj itineroj. Ŝi, katalin, en hungario dum la disciplinita komunista periodo. Mi, Sylvain, kiel liberema strangulo de Francio tra Skotlando – Findhorn – al Nederlando.
La internacia lingvo Esperanto kunigis nin, sed, en multaj aspektoj, ni estas kiel tago kaj nokto. Kelkfoje, estas vere la amo kiu ebligas al ni elteni unu la alian. Kaj vidu, iom kruciĝas nia vojo kun la ‘Walk of Wisdom’ (la 136 kilometrojn longa ‘Paŝvojo de saĝeco’ ĉirkaŭ Nimego). Neniam antaŭe marŝis ni vere. Sed la 60a jaraĝo estas nun la nova 40a, ĉu ne? Do ni iru.
Mi kun la papera vojpriskribo en la manoj, ŝi, kiu ĉiam ŝatas la teknikaĵojn, kun siaj paŝkalkuliloj kaj apo kun mapo. Ŝi volas paŝi. Mi preferas preni la tempon por observi birdetojn kaj floretojn. Tamen, post iom da tempo, iras tute bone: ŝi fojfoje haltas por admiri ion belan, kaj mi komencas valorigi bonan marŝritmon – ‘Kiom da paŝoj ni jam faris?‘ mi demandas, kaj ŝi kun evidenta plezuro konsultas sian paŝkalkulilon. Ni sentas nin en harmonio… Unu kun la alia, kun la vojo, kiu elruliĝas antaŭ ni, nur por ni… ĝis la du mapoj, la papera kaj la diĝitala, subite ne plus indikas precize la saman vojon.
Unue kredas ĉiu el ni ke la alia ne bone legas, sed, post atenta komparado, evidentas ke ili jesja malsimilas. Ni decidas la paperan mapon sekvi: ĝi estas la fonto. Do nun estas mi la gvidanto, kaj ŝi eksentas sin iom nesekura. Mian orientiĝkapablon ŝi nome ne senlime fidas. Ni troviĝas meze de germana arbaro. Kaj jesja, je iu momento, mi ne plus vere scias ĉu dekstren aŭ maldekstren pluiri. Tiam iĝas Katalin vere maltrankvila. Sed vidu: ĝuste tiam aperas el nenio longa magra maljunulo kun siaj du hundetoj. Li estas germano, sed ege bone parolas la nederlandan, kaj tre afable indikas al ni la vojon. Dulingva savanĝelo. Mi komplimentas lin, kaj li respondas: ‘Gravas bone lerni la lingvon de la najbaro; tiel konstruiĝas la paco.’
Ni ne renkontis multajn homojn dum nia marŝado, sed multajn bestojn jes (inter aliajn, meze de nia vojo, tutan skotan bovinaron kun iliaj bovidoj kaj tre longaj kornoj… choose efikecon ni imagis sed ne spertemis). Sed ĉiu el tiuj renkontiĝoj donacis al ni ion valoran: belecon, tenerecon, saĝecon. Aŭ ĉu estas tiel ke paŝi redonis al ni okulojn kaj orelojn?
Sylvain kaj Katalin (3164 – 3165)